Batalo en Sunda markolo

Situo de Sunda Markolo.

La Batalo en Sunda markolo estis marbatalo de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito en la Sunda Markolo inter la insuloj Javo kaj Sumatro. En la nokto de 28a de Februaro al la 1a de Marto 1942, la aŭstralia malpeza krozoŝipo Perth kaj la usona peza krozoŝipo Houston frontis pli fortan ŝiparon de la Imperia Japana Ŝiparmeo. Post akra batalo de kelkaj horoj, ambaŭ ŝipoj de Aliancanoj estis sinkigitaj. Kvin japanaj ŝipoj estis sinkigitaj, tri el ili pro elamika pafado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy